Unue Unue ne perdiĝu Unue ekkomprenu Ni eraris longan tempon Anonime, en multec' En abomena tempoflu' Ofte kun terura tim' Svarmis la insidoj laŭ la voj' Premis malesper' Tute ne-antaŭvidite Trafis nin tiu aĉa embusk' Sed leviĝas son' Kiu kreskas jam Sereniga voĉ' Urĝas, ke vi iru plu Ke vi dediĉu vin al la fekunda voj' Neniam tardas tro Jen la in' Jen la spir' Jen la In-spir'! Vi estas hom' kun vivinspir' Aŭroro ekprilumas vin Vin ĉirkaŭas energi' Ekaperanta sub la vund' Inspir'! Pri ĉio sur la vivovoj' Silentas vi en dolĉa mir' Kiam krevas febla branĉ' Jen riĉe verva vivdezir' Inspir'! Ŝi estas muzo en solec' Spegulon turnis ĉi virin' Observis kaŝe ĉe l' fontan' Vi preskaŭ ne rimarkis ŝin Sed estis kiel rendevu' Ĝin antaŭ longe en sopir' Aranĝis vi ja kun vi mem Frenez-kuraĝa pluen-ir' Inspir'! Inspir'! Sed via voj' turmentas vin Lacige pezas la krepusk' Sed venis hor' por vadi plu La mondon ŝanĝi povas vi Inspir'! Ekspluateblus vivofort' Sed vi ne estas komercist' La stelopluv' estas donac' Por kiuj vojas pluen kun Inspir'! Kaj tiu muzo en solec' Virinas plu kaj plu sen ĉes' Kaj kiel fonto en dezert' Memorojn refreŝigas ŝi Ĝis venas sekva pilgrimant' Perdinta ĉion kiel vi Sed lasu ŝin ĉe ŝia font' Ŝi restu ĉe la propra am' Inspir'! Inspir'! Inspir'! Inspir'! Inspir'!