Finiĝis laboro kaj estas vespero Necesas jam hejmen iri Sed mi hodiaû promeni preferas Delonge mi tion deziris Por tempo nelonga problemojn forgesi Sidante sur benko sole Kaj ne rapidi ien sukcesi Iri kien mi volas Vagadi sencele ĝis nokta mallumo Agordi animon minore Kaj foliumi kiel albumon Foliojn de mia memoro Kaj mian doloron ne povos kuraci Eĉ tia ĉarna vespero Mi scias, mi scias, animtrankvilecon Mi trovos somere, somere Mi morgaû revenos al miaj problemoj Sed dume mi estas libera Nerapidante duope promenas Mi kaj mia espero