Mi sopiras kiam vi forestas Mi malbonas kiam vi apudas Ie restis niaj gajaj festoj Kiel hela kaj foira budo Ĉu rimarkis vi, ke malaperis Niaj sentoj, nur kutimoj restis Nur malnovaj kantoj en kajero Nur leteroj varmaj kaj modestaj Ni atingis multajn gravajn aĵojn Ĉu memoras ni por kiu celo? Ni atingis altan vivetaĵon Sed ne hejmon havas ni - hotelon Vi silentas, vi senvorta estas Nur rideto la vizaĵon ludas Ĉu sopiras vi se mi forestas? Ĉu malbonas vi se mi apudas? Ĉu rimarkis vi, ke malaperis Niaj sentoj, nur kutimoj restis Nur malnovaj kantoj en kajero Nur leteroj varmaj kaj modestaj Ni atingis multajn gravajn aĵojn Ĉu memoras ni por kiu celo? Ni atingis altan vivetaĵon Sed ne hejmon havas ni - hotelon