Mi lanĉas novan aventuron Valizo kaj gitaro pretas De trajnaj radoj hastan kuron La viglan revon nun ripetas Adiaū viv' malpoezia! Saluton vojoj kaj renkontoj Odoroj de la mond' vizia Amikoj, kantoj kaj rakontoj! Ekzist' rutina forgeseblas Impresojn novajn vojo sendas Ŝatindaj urboj, ĉarmaj homoj De'l nekutima viv' aromoj La neĝa frid', la bunto verda, La inkandeska sun dezerta, La tuta mond' por mia miro, Kaj por impet', kaj por inspiro Se ial, ie kaj iame Ies rigard rebrilos ame La koron lacan dum descendo Revekos nova rava sento Akceptu, mondo, min amike Por vi mi kantas. Kredu mi, ke Ĉiumomente, ĉiuloke Ni nin ĝojigos reciproke