En la komenco troviĝis nur la ĉielo kaj la akvo Subtila ŝelo disigadis unu de la alia Homoj vivis sur la ŝelo, ja nenio al ili mankis Akŭanduba ilin observis. Ajnan malordon li ordigis Por tio, sonigi sian fluton magian ja sufiĉis En malsupro troviĝis nur malbono kaj fibestoj Kaj ankaŭ danĝeraj spiritoj kiujn oni trovas sub fragila ŝelo Homoj vivis sur la ŝelo, ja nenio al ili mankis Akŭanduba ilin observis. Ajnan malordon li ordigis Por tio, sonigi sian fluton magian ja sufiĉis La melodio de Akŭanduba altrudas ordon al la homar' Li sonorigas magian fluton kaj tiel starigas la serenecon La sono eniras tra la oreloj por trafi la cerbon iom frenezan Kaj la vilaĝano trankviliĝas. Estas la povo de Akŭanduba Do okazis neklarigebla batalo Sur nia fragila ŝelo, kaj Akŭanduba tre laŭte ludis Ili ne povis lin aŭdi Nia ŝelo do rompiĝis kaj ni tuj falis Grandaj birdoj kunportis kelkajn homojn al ĉielo Kaj ili restis kiel steloj. Kaj ni ekvivis je malsupro La melodio de Akŭanduba altrudas ordon al la homar' En la malsupro kaj en nia menso, ni ankoraŭ aŭdas la melodion En ĉiu birdokanto, en blov' de la vento, en ĉiuj matenoj ni aŭdas lin Enigita en la menso estas la melodi'. Estas la povo de Akŭanduba