Ŝi estas bela brunulin' Duone fiŝo, duone virin' Longaj haroj, nigraj kiel karbo Patrin' de l' akvo, oni nomas ŝin Iara estas ŝia nom' Reĝino de la river' Eniras orelojn mortiga kant' Vi ne aŭdu ĝin! Vi ŝtopu orelojn kaj fermu okulojn Perfido de l' sento Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin Ŝia beleco blindigas Ili sekvas sirenon al profundeco Kaj de tie ne revenas Sub la plenlun' Iara aperas por hipnotigi Ĉarmega kant', alvoko al la mort' Droniga pasio Je la nokto vi ne iru al la riverbordo Ŝi allogas kun bela voĉo Droniga pasio Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin Ŝia beleco blindigas Ili sekvas sirenon al profundeco Kaj de tie ne revenas