Tempo ĵetas vualon Sur mienajn detalojn Oh amiko sen vizaĝ' Sed ne gravas kialoj Nur la nova realo Kaj senmanko de kuraĝ' Elvokas la ĉiel' de malvarma sezon' Pensaĵojn el pasintec' Baroka hotelo en pluva Lisbon' Festumo ĝis tagkomenc' Trankvila promen' en kvartalo Alfama Kafejo apud la kastel' Griza maten' de aŭtun' luzitana Sub ŝirmo de pluvombrel' Memoras mi pri la taĵ-estuaro La gusto de portugala vin' Sed kial do perdiĝis en jaroj Klarec' de via vizaĝesprim'? Tempo ĵetas vualon Sur mienajn detalojn Oh amiko sen vizaĝ' Sed ne gravas kialoj Nur la nova realo Kaj senmanko de kuraĝ' Ĉu daŭre mi postkuru fantomon En labirinto de la mens'? Ĉu atendu mi petante pardonon Ĝis tutos la forges'? (ne) Tempo ĵetas vualon Sur mienajn detalojn Oh amiko sen vizaĝ' Sed ne gravas kialoj Nur la nova realo Kaj senmanko de kuraĝ' Tempo ĵetas vualon Sur mienajn detalojn Oh amiko sen vizaĝ' Sed ne gravas kialoj Nur la nova realo Kaj senmanko de kuraĝ'