Ĉu indas eta danko Post ĉiu teruraĵ'? Ĉu estas makul' de blanko Sur ĉiu nigra paĝ'? Ĉu vi kredas aǔ ne? Ĉu koncedas vi ke Estas eta ŝanc'? Vi bonvenas ja se Viaj "sed", viaj "ve" Lasos vin iri trans La tim' Ĉe la alia flanko Kadukos "fi" kaj "aĉ" Ni ne sentos mankon De nuna bezonaĵ' Ĉu vi kredas aǔ ne? Ĉu koncedas vi ke Estas eta ŝanc'? Se almenaǔ ni serĉu La vojon por krei Kune la mondon trans La tim' Nia naiveco Iĝos nia fort' Kaj peco post peco Plumbo iĝos or' Trans la tim' (trans la tim') (trans la tim') (trans la tim') Trans la tim' (trans la tim') (trans la tim') (trans la tim') Trans la tim' (trans la tim') (trans la tim') (trans la tim') Trans la tim' (trans la tim') (trans la tim') (trans la tim') Trans la tim' (trans la tim') (trans la tim') (trans la tim') Trans la tim'