Tri donacojn lasis vi por mi ĉu kiel markon por persistigi la memoron? Ĉiun tagon unu vidis mi, kaj ĝi, Kvankam veruko, kiu restis Sur piedfingro, ia trezoro estis Ĉu vi scias ke mi prenis vian nomon? Ĉu vi scias ke la lingvon lernis mi? Eble ŝajnas kiel mi perdis aŭtonomon Sed tiuokaze mi ne skribus tiel ĉi Ĝustatempe vi forlasis min Kiel kokido antaŭ perdi la flugilojn Tro ofte oni penas regi super destin' Kvankam honoras esploradon, Ja tro ofte iĝas stilumado Ĉu vi scias ke mi ĝojas la disiĝon? Ĉu vi scias ke foriris ankaŭ mi Eble ŝajnas kiel mi celas liberiĝon Sed tiuokaze mi ne povus skribi tiel ĉi Tri donacojn lasis vi por mi ĉu kiel markon por kontraŭi la tempfluon Nekredeble ke vi iĝis dudek tri Do post naŭ jaroj kio restas? Grava via kontribuo estas! Ĉu vi scias ke mi portas vian nomon Ĉu vi scias ke la lingvon uzas mi La veruko malaperis kiel fantomo Eble mi tial nun skribpovas tiel ĉi