Lasas mi la fenestron malferma en ĉi vesper' Ĉar mi ne volas maltrafi la magion en l' aer' Kaj se mi sentus ĝin Mi eksterigus min Kaj enigus min En stelan aventuron Ĉu sentas ankaŭ vi en tiu ĉi sistem' Ke tro grandan spacon havas la perfektem'? Kaj se vi pensus pri Libere elekti Ĉu iam vi restus en trankvil' En tiu ĉi fizika mondo? Aŭ, ĉu vi flugus? Ĉu vi flugus? Via vento ekeniras min Via vento ekplenigas min Mia sento nun pluigas sin Via vento eksplodigas min Via vento ekstarigas min Via vento eksaltigas min Mia sento nun flugigas min Via vento eksteligas min Ŭaŭ ho-ho-ho Ĉu iam vi restus? Aŭ, ĉu vi atakus? Aŭ atakus Lasas mi la fenestron malferma en ĉi vesper' Ĉar mi ne volas maltrafi la magion en l' aer' Kaj se mi sentus ĝin Mi eksterigus min Kaj enigus min En stelan aventuron