Eta ĉambro en granda urbo Rifuĝejo de peturbo Loĝi kostas tro da mono Farbo falas de plafono Riproĉado kaj admonoj Dronas en la urbaj sonoj Nun Sidas mi kun penso nula Kaj vi venas verdokula Nun Nokto falas kaj mi pensas ke Vivo duras sed vi molas Mono mankas nin sed amo ne Kaj vi pretas se vi volas Mondo plena je poetoj Spaco plena je raketoj Vi proksimas, spiras lante Kuĝas apud mi ridante Paraŝutoj, spacoĝipoj Via haŭto, viaj lipoj Nun Telefonoj, Pelikano Viaj haroj, via mano Nun