Kiu kredintus en frua maten' Ke la vespero Tiel finiĝus en urba marĝen' En postsomero? Kiu kredintus, ke sidus ni du Ĉe l' panoramo? Sube distance la lumo kaj bru' La lasta tramo Kaŝu nin nokto Nia sonĝo ne estas krim' La tag' estas vokto Jam vokanta de l' malproksim' En la kvieto post la aventur' Super la pontoj Ne distingeblas en nokta obskur' Niaj estontoj Ĉu miaj trajtoj en nuna versi' Vere validas? Ĉu promenitoj de iama mi Vi apud mi sidas? Kaŝu nin nokto Nia sonĝo ne estas krim' La tag' estas vokto Jam vokanta de l' malproksim' Kaŝu nin nokto Nia sonĝo ne estas krim' La tag' estas vokto Jam vokanta de l' malproksim'