Ĉu vi min memoras estis ni kvazaŭ gefratoj? Surĉiele brilis la lumet' de nia stel' Mi jam de longe ne plu pensas pri malnovaj tatukoj Sed vi trovis la portreton vian hieraŭ en la kel' Vi faradis oron De rubaĵo kaj de gruz' Trovis fajron en la kor' En la tempo de konfuz' La lastan fojon kiam mi vin vidis ni feliĉis Kaj trinkis nian aĉan vinon kun plej granda ĝu' La fostojn al eterna amikeco ni dediĉis Kaj adiaŭis kaj neniam renkontiĝis plu Vi faradis oron De rubaĵo kaj de gruz' Blovis fajron en la kor' En la tempo de konfuz' Kiam la stratoj estis niaj Ni ilin amis kun fervor' kaj kora brul' Nun ili apartenas al aliaj Kaj en hejmurbo mia estas vi fremdul' Vi faradis oron De rubaĵo kaj de gruz' Blovis fajron en la kor' En la tempo de konfuz'