Vi sidas rande de la lit' Kun kartodom' kiel apogo La vortoj gutas kun hezit' Kaj sonas jam kiel mensogo Sed nia fid' ne estu tro fragila vaz' Kaj mankas grava fraz' en la dekalogo La vero ne direndas ĉiam Ne grandas la problem' Promesu nur, ke vi neniam Mensogos al vi mem Ĉu parolado aŭ silent' Decidu mem pri via limo Post tro da vero venos pent' Kaj malveret' ne estas krimo Mensog' ne ĉiam estu kaŭzo de indigno Ĝi foje estas signo de estimo La vero ne direndas ĉiam Ne grandas la problem' Promesu nur, ke vi neniam Mensogos al vi mem Mensogu al mi Mensogu se la vero tro komplikas Mensogu al mi Mensogu se teneron vi aplikas La vero ne direndas ĉiam Ne grandas la problem' Promesu nur, ke vi neniam Mensogos al vi mem La vero ne direndas ĉiam Ne grandas la problem' Promesu nur, ke vi neniam Mensogos al vi mem