En la ĉefurbo de Lleida Ja estas fama karcer', ĝi plenas je kaptitoj, Ho ĉarma knabino, Baron' prizorgas ĝin Litera liro'. En ĝi tridektri kaptitoj Kanzonon ekkantas nun, ĝin verkis kaj instruis, Ho ĉarma knabino, Plej juna el kaptitoj Lireta liro'. Knabino ilin aŭskultas ĉi supre de l'rigardej', En ĉiu kanto-strofo, Ho ĉarma knabino, Descendas ŝtupon ŝi Lireta liro'. Kaptitoj tion rimarkis, ĉesigis la kanton tuj. - Malliberuloj, kantu! Ho ĉarma knabino. - Jes kantu plu por mi! Lireta liro'. - Sed kiel ni povas kanti? Ni estas en la karcer'. - Kanzonon kantu ĉiuj! Ho ĉarma knabino. - Ĉar son' allogas min. Lireta liro'. - Al mia patro mi iros, Indulgon petos por vi. Ŝi iris al la patro, Ho ĉarma knabino, Favoron peti al li, Lireta liro'. - Aj patro, aj bona patro, Favoron faru al mi! - Filino Margareta, Ho ĉarma knabino, Kaj kion volas vi? Lireta liro'. - Aj patro, aj mia patro, ŝlosilojn de la prizon'. - Filino Margareta, Ho ĉarma knabino, Ne eblas, ne, filin'. Lireta liro'.