1998: turneo en Usono Post koncerto, dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj Kontinue atingas nin melankoliaj trajn-kanzonoj Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj Gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj Mi revas pri la planko kie sidas en krepusko Vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston 1998: turneo en Usono Veturante de lok' al lok', ĉiutage alia koncert-salono Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak' en Novjorka regiono Preterveturas sur la trak', vagono post vagono post vagono Mi pensas pri la trako de la forirpunkt' ĝis la fino Mi pensas pri la kurso, pri de la trajno la destino Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi Vojaĝante al libereco kun Cisco kaj kun Woody 1998: turneo en Usono (Usono) De tiam, lokomotiva vok' min plaĉas kiel ĉiela sono Revanta pri de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj (akordo de la tri tonoj) Ankoraŭ ĉiam atingas min melankoliaj trajn-kanzonoj