Mi memoras, ke mi atendis kiel knabo La revenon hejmen de mia patro Por labori kun plezuro Aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron Por fari kajton Mi memoras, ke mi konstruis kiel knabo Tre belan kajton kun mia patro Mi rigardis lin kun varma sento Li ĝoje kriis, kiam venis bona vento Por nia kajto Mi memoras, ke la ĉielo estis plena De multaj kajtoj tutkoloraj Kaj centoj da infanoj kune ludis Kaj tutajn tagojn ege sin amuzis Per sia kajto Mi memoras, ke mi ne komprenis kiel knabo Ke ne plu vidiĝis iun tagon Paperaj birdoj memfaritaj Ni restis hejme tute surprizitaj Kun nia kajto Mi memoras, ke bruaj feraj birdoj Mortigis nian tutan ĝojon Timigaj militaj ĉasaviadiloj Estis ĝenataj de infanaj amuziloj Niaj kajtoj Niaj kajtoj Niaj kajtoj Niaj kajtoj Se kajto estas tiel minaca Ĝi servu kiel armilo paca Se kajto estas tiel minaca Ĝi servu kiel armilo paca Se kajto estas tiel minaca Ĝi servu kiel armilo paca Do mi petas al ĉiuj infanoj de la tero Fari multajn birdojn el papero Por forpeli aermilitilojn Ni kovru la ĉielon per pacarmiloj Niaj kajtoj Mi petas al ĉiuj infanoj de la tero Fari multajn birdojn el papero Por forpeli aermilitilojn Ni kovru la ĉielon per pacarmiloj Niaj kajtoj Mi petas al ĉiuj infanoj de la tero Fari multajn birdojn el papero Por forpeli aermilitilojn Ni kovru la ĉielon per pacarmiloj Niaj kajtoj Niaj kajtoj Niaj kajtoj Niaj kajtoj