Ĉevalet' tra la pluva mond' Besto blanka kun kuraĝo Ĝi galopis al horizont' Ni nur sekvis, ni nur sekvis Ĝi galopis al horizont' Ni nur sekvis ĝin — al front' Ĉiam for de la suna mond' Tre mizeris la pejzaĝo Kuris ĝi tra aŭtuna mond' Kiu sekvis, kiu sekvis Kuris ĝi tra aŭtuna mond' Kiu sekvis ĝin — al front' Tamen flugadis kun volont' Portis knabojn de l' vilaĝo En kampar' pluvis nigra ond' Ni nur sekvis, ni nur sekvis En kampar' pluvis nigra ond' Ni nur sekvis ĝin — al front' Kaj la ĉar' sekvis en respond' Belan voston en sovaĝo Tiam ĝi kuris kun volont' Ĉar ni sekvis, ni nur sekvis Tiam ĝi kuris kun volont' Ĉar ni sekvis ĝin — al front' Iam ĝi en ĉi pluva mond' Mortis malgraŭ paca saĝo Pro blankfulma ĉiela font' Dum ni sekvis, dum ni sekvis Pro blankfulma ĉiela font' Dum ni sekvis ĝin — al front' Mortis ĝi en pluvtrempa mond' Ĝi do vivis kun kuraĝo Al ĝi mankis printempa mond' Kiu foris, kiu foris Al ĝi mankis printempa mond' Kiu foris eĉ — en front'