Ferios iam mi sur bela la marfundo Taŭgos jam la aĝ', aŭ eĉ antaŭ tiu lim' Tutsola en ĝarden' de la silentabundo Tre lante iros mi survoj' al malproksim' En pac', sen ajna hast', paŝante sur la spongoj Kun marsteloj jam sur la barbo kaj la frunt' La plej bela estos jen, la lastaj revolongoj Dum sunoplena tag', je centmetra profund' Tutsola iros mi jen inter anemonoj Kaj la sovaĝo de ĝardenoj sen ord' Ja miraklo de l' viv' sen indulgo al la homoj Konstruos fine mi domon sur mara kort' Porte sur la kurent' al la Maro Sargasa En la tombejon kie dormas ŝipoj sen aplaŭd' Mi iros al la dorm' de la malflus' senpaca Kaj fiŝoj el fajnor' glitos sur mia haŭt' Kaj mi eklasos ke fordrivu mia korpo Okulpar' en apert' laŭpove vaste plej Provos mi paŝ' post paŝ' alveni al transa bordo Eĉ post centfoja mort' ekos mi re kaj re Revenus mi al vi eĉ kontraŭ la kurento De mi mem en liber', en puro kaj klarec' Kun palpebroj en fiks', animo en atendo Perfekta novnaskit' kiu estas sen parenc' Revenos mi al vi eĉ kontraŭ la kurento De mi mem en liber', en puro kaj klarec' Kun palpebroj en fiks', animo en atendo Perfekta novnaskit' kiu estas sen parenc'