Pluvegis sur la granda strato Sen pluvombrel' vojiris ŝi Sed unu ja el kamarado En la mateno ŝtelis mi Helpe mi kuris, for la saĝo Al ŝi ŝirmilon montris mi Viŝante akvon el vizaĝo Kun milda voĉ' konsentis ŝi Jen angul' sub ombrel' Por angul' de ĉiel' Ŝi similis, jes, al anĝelo Jen angul' de ĉiel' Por angul' sub ombrel' Perdis mi ne je l' ŝanĝ' Kreĝel' Survoje, belis tiu bruo Kiun aŭskultis ambaŭ ni Fare de la nuba elfluo Sur la ombrel', jen harmoni' Nu, ke senĉese ĉi diluvo Jarcenton daŭru, ŝatus mi Ke ĉiam falu tiu pluvo Por ke ŝin ŝirme gardu mi Jen angul' sub ombrel' Por angul' de ĉiel' Ŝi similis, jes, al anĝelo Jen angul' de ĉiel' Por angul' sub ombrel' Perdis mi ne je l' ŝanĝ' Kreĝel' Sed stulte, eĉ dum la pluvego Iras la voj' al sia cel' Ŝia por mi estis forvelko De mia rev', de la fabel' Ŝi dankis min kun korsincero Kaj lasis min tuj sen permes' Mi vidis ŝin kun korsufero Forsveni en mia forges' Jen angul' sub ombrel' Por angul' de ĉiel' Ŝi similis, jes, al anĝelo Jen angul' de ĉiel' Por angul' sub ombrel' Perdis mi ne je l' ŝanĝ' Kreĝel' Jen angul' sub ombrel' Por angul' de ĉiel' Ŝi similis, jes, al anĝelo Jen angul' de ĉiel' Por angul' sub ombrel' Perdis mi ne je l' ŝanĝ' Kreĝel'