Kishore Kumar Hits

Kore - Vivo riske текст песни

Исполнитель: Kore

альбом: Kia viv' (Esperanto)


Pelas aŭton sen hezito
Hurla bruo dinamito
Bola fuma eŭforio
Fariĝas via tragedio
Veturo en ruĝega zono
Veturo per ŝose-demono
Panelaj nadloj de motoro
Vin ekscitas ĝis furoro
Nur kaprico, ne pli
Odoro de l' angoro
Vivo-riska sensaci'
Provokas ĝis fatala hor'
Iras vi laŭ la ŝoseo
Sen trafiklumoj, sen paneo
La vojpaga bariero
Ĝin vi evitos, kia leĝero
Nur defio, ne pli
En hor' de l' furoro
Vivo-riska sensaci'
Provokas ĝis fatala hor'
Leĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi
Danĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi
Vi iris transen de la limo
Kurbiĝo igis vin viktimo
Kuracaj nadloj de doktoro
Vin iritas, kia doloro
Lantas aŭto sen ekscito
Korpon kaptis nun rigid'
Nun sen vetoj, sen defio
Dispeciĝis viv' de vi
Ho, frenezo kaj neni'
En nokto de l' angoro
Nur frenezo sen raci'
Nun restas nur vanta memor'
Leĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi
Danĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi

Поcмотреть все песни артиста

Другие альбомы исполнителя

Похожие исполнители

Jomo

Исполнитель

Kajto

Исполнитель

Kjara

Исполнитель