Ĉe via pordo legeblas nom' Vi perdis tempon sen util' Telefonis neniu hom' Turniĝas la gas-registril' Rekomenco Sopiras vi al nova viv' Ne gvidu providenco Vin ĝojigas perspektiv' Se ĉio refarendas - nova futur' Komencu ĉe la komenc' Forgesu tagojn de ŝajn-sekur' Kaj preĝojn sen rekompenc' Nova senco La pasintec' estas nura memor' Tro nigris la tendenco Forfluis sento el la kor' A new start - Nova vivo A new man - Nova homo Mizeras vojo de malestim' Vi finis ĝin per klara lum' Mucidan muron sen vivo-anim' Vi kovris per amo-parfum' En esenco Neniam tro malfruas ŝanĝiĝ' Nun foras nigra penso Ĝi prilumiĝas en feliĉ' A new start - Nova vivo A new man - Nova homo