Nombris mi stelojn proksime de la lun' Vidis mi helon, sendube vian lumon Verda gvidsigno celanta nian koron Anima enigmo fortiganta ĉies memoron Kiel serĉkandelo por festtaga kuko Ne estingeblas flam' via por nia lukto Kortuŝe restos al ni via ridet', ho! Kiun havis vi kaj igis nin kvieta Ho! nin aldiru – kion plu scias vi Ĉar postbriletis etaj lumoj de vi Ho! nin aldiru – ĉu bone fartas vi Ne foru, suferis ni morn-silenton de vi Ĉu samideanoj post-iras sur la stelo Kiun per sloganoj vi konstruis en nia ĉielo? Pri vi ĉiuj memoras en silenta am', ho! Amikino, mankas vortoj ĉar foriris vi por ĉiam Ho! nin aldiru – kion plu scias vi Ĉar postbriletis etaj lumoj de vi Ho! nin aldiru – ĉu bone fartas vi Ne foru, suferis ni morn-silenton de vi