Ekkiam regos am' sur ter' Alvenos tagoj sen malsato Ne plu premegos la mizer' Sed ni jam estos mortaj, frato Kaj kiam regos am' sur ter' Trubadoriĝos la soldato For la milit', for la karcer' Sed ni jam estos mortaj, frato En la longega vivoĉen' En kiu pelas nin la sort' Al ĉiuj viv', al ĉiuj mort' Nin trafis nur sufero kaj ĉagren' Ekkiam regos am' sur ter' Alvenos tagoj sen malsato Ne plu premegos la mizer' Sed ni jam estos mortaj, frato Sed kiam regos am' sur ter' Ĉu restos iom da kompato En tiuj tagoj sen mizer' Por ni, de longe mortaj, frato? Ni, kiuj en temp' de sufer' Kaj de milit' kaj de malŝato Serĉadis pacon sur la ter' Sed kiun ili ĝuos, frato En la grandega vivolud' Finiĝos bele la parti' Sed la perdantoj estu ni Jen tie ĉi plej saĝa la konklud' Ekkiam regos am' sur ter' Alvenos tagoj sen malsato Ne plu premegos la mizer' Sed ni jam estos mortaj, frato