En l' haven' de Pont-Aven La maristoj sen ĉagren' Iras for ekde l' maten' Kun esperoj pri balen' En l' haven' de Pont-Aven Sen maristoj, sed kun pen' Oni vivas kun seren' Atendante pri reven' Oni vivas kun seren' Atendante pri reven' En l' haven' de Pont-Aven Plena estas magazen' Ĉe la placo pro kunven' Azenblekas la kreten' En l' haven' de Pont-Aven La knabetoj spit' al ĝen' Per desegnoj en marĝen' Zorgas ne pri ekzamen' Per desegnoj en marĝen' Zorgas ne pri ekzamen' En l' haven' de Pont-Aven Junulinoj dum promen' Sonĝas pri ĉen' de l' himen' Apud rokoj de l' dolmen' En l' haven' de Pont-Aven La junuloj sen reten' Drinkas per botelo plen' Iros ne al la dolmen' Drinkas per botelo plen' Iros ne al la dolmen' En l' haven' de Pont-Aven La edzinoj ĉe l' kamen' Atendante pri reven' Fikas, flikas sur kusen' En l' haven' de Pont-Aven La edzinoj en ĝarden' Grundon fosas kun la pen' Ne riĉegas la teren' Grundon fosas kun la pen' Ne riĉegas la teren' En l' haven' de Pont-Aven Maljunuloj per faden' Retojn flikas kun ĉagren' Tempo fuĝis sen siren' En l' haven' de Pont-Aven La avinoj kun orgen' Kantas dum la pastra ben' "Amen" estas la refren' Kantas dum la pastra ben' "Amen" estas la refren' En l' haven' de Pont-Aven Sen maristoj, sed kun pen' Oni vivas kun seren' Atendante pri reven' En l' haven' de Pont-Aven La maristoj kun ĉagren' Kiam venas sunosven' Spitrevenas kun sarden' Kiam venas sunosven' Spitrevenas kun sarden'