Kishore Kumar Hits

Ĵak Le Puil - Versajho sen fino текст песни

Исполнитель: Ĵak Le Puil

альбом: Mi estas (Esperanto)


Lin vidis en ĝardeno
Ekplaĉis li al ŝi
Ŝi nomis sin Heleno
Anton' sin nomis li
Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis "Vi" per "ci"
Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor'
Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estis edz'–edzin'
En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'–edzin'
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin
Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom'
Kaj jam tro ofte restis
Li ekster sia dom'
Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen'
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'
Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen'
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'
Lin vidis en ĝardeno
Ekplaĉis li al ŝi
Ŝi nomis sin Heleno
Aŭgust' sin nomis li
Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis "Vi" per "ci"
Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor'
Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz'–edzin'
En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'–edzin'
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin
Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom'
Kaj jam tro ofte restis
Li ekster sia dom'
Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen'
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'
Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen'
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'
Lin vidis en ĝardeno
Ekplaĉis li al ŝi
Ŝi nomis sin Heleno
Henrik' sin nomis li
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu

Поcмотреть все песни артиста

Другие альбомы исполнителя

Похожие исполнители

Kajto

Исполнитель