Mi venis hejmen en vesper' Post drinketo de vin' Ĉevalon trovis en la stal' Kaj mi ne konis ĝin Mi tial petis de l' edzin' Kiu en la stal' Ĉi beston lokis sen skrupul' Anstataŭ mia ĉeval'? Ŝtopiĝis jam via okul' Vi drinkis tro da vin' 'Stas nur bovin' por la melkad' Ĝin donis la patrin' Mi faktojn strangajn konis, eĉ Stultulojn kun premi' Sed selon sur iu melkobest' Neniam vidis mi Mi venis hejmen en la nokt' Post drinketo de vin' Felt-ĉapon vidis ĉe la hok' Mi ne rekonis ĝin Mi tial petis de l' edzin' Kiu nova model' De ĉapo pendas tie ĉi Anstataŭ mia ĉapel'? Ŝtopiĝis jam via okul' Vi drinkis tro da vin' 'Stas nur malnova kaserol' Ĝin pruntis la avin' Mi faktojn strangajn konis mem Eĉ kapojn de simi' Sed kaserolon nur el felt' Neniam vidis mi La postan nokton en la dom' Post drinketo de vin' Sur seĝo kuŝis pantalon' Mi tuj rimarkis ĝin Mi tial petis de l' edzin' Kies pantalon' Ĉi-tie kuŝas sur la seĝ' Anstataŭ mia kalson'? Ŝtopiĝis jam via okul' Vi drinkis tro da vin' Ĝi estas nur nigra ĉifon' Ĝin lasis najbarin' Mi faktojn strangajn konis jes Eĉ homojn kun mani' Sed iun zipon sur ĉifon' Neniam vidis mi Alvenis mi en frumaten' Post drinkado de vin' Kaj vidis kapon sur kusen' Ĝi ne similis min Mi tial petis de l' edzin' Kiu 'stas tiu knab' Jen kiu kuŝas en la lit' Ne ŝajnas mia kap' Ŝtopiĝis jam via okul' Vi drinkis tro da vin' Ĝi estas nur dika melon' Ĝin portis la onklin' Mi vidis or-medalojn pro Spert' en agronomi' Sed jam lipharojn sur melon' Neniam vidis mi