Neĝadis re ĉe l' ekvator' Pluvetis nur ĉe la bankiz' Ne plu laboras la kastor' Ĉielo bluas en Pariz' Ho! Kara, strangas la sezon' Eliru ne, ke ŝirmu l' pord' Kirliĝas mondo sen rezon' Jen gela sud' kaj ŝvita nord' Faru fajron en la kamen' Venas mi al hejm' Gravas nur la varmeco en Gravas nur ni mem La Sejno ŝajnas dum junaĝ' Kaj sensufera pro veter' Mi sekvas ĝin kaj sen vilaĝ' Laŭiras tra la atmosfer' Ho! Kara, strangas mia kor' La tempo rejunigas min Deziras ne mi pro rigor' Soleci dum la vintra fin' Faru fajron en la kamen' Venas mi al hejm' Gravas nur la varmeco en Gravas nur ni mem Post mia granda viv-vojaĝ' Rememoraĵon de valor' Kunportas mi en la pakaĵ' La emon pri ĝardenlabor' Faru fajron en la kamen' Venas mi al hejm' Gravas nur la varmeco en Gravas nur ni mem Faru fajron en la kamen' Venas mi al hejm' Vintro povas foriri jam Gravas nur la am'