Maljuniĝas la klifo Disfaleme ĝi aĝas La mar' en sia drivo Ĝin per konkoj omaĝas Jam infane en kuno Ili vivas najbare La mond' en sia juno Ilin naskis samjare Vidu l' jarojn forgliti En kurado sen cel' Tempofuĝon mediti 'Stas nur vana ribel' Al mi flustris la klifo Ke pri l' temp' moku ni Se nin hardis la vivo Sortobat' 'stas neni' Nun la maro fortajdas Kaj petolas jam for Sed ĉar ili kunrajdas Ni do fidu ankor' Drive fuĝas la jaroj Kiel ŝipoj sen vel' Ilin kapti sur maroj 'Stas klopodo sen cel'