Jen noktomez' La kolportist-edzin' Frapadas pordojn ĉe Taverno post taverno La edzon serĉas ŝi Tireli Kun luma la lanterno "Tavernistin' La edzon serĉas mi" "Ja tie estas li En ĉambro kun obstino Li fikas kun efik' Tirelik Kun nia servistino" "Edz', aĉa edz' Denove kaptas vin Elekster nia dom' Por vi 'stas nur diboĉo Dum idoj ja de vi Tireli Fastadas kun riproĉo" "Edzino vi Vi putin' sen reten' Tro forte blekas vi Ĉu tio 'stus ordono? Mi pugenbatos vin Tirelin Ĝis pordo de la domo" "Vi ploras nun Idetoj ĉar ne plu La patron havas vi Ĉar nun li fike festas Putinon kiu ne Tirele Patrino via estas" "Li pravas ja" Infanoj diris tuj "Ne krimo estas fik' Kun ino senreklame Kaj kiam estos ni Tireli Plenkreskaj faros same" "Infanoj nu, furzuloj kiel vi La faŭkon fermu tuj Kaj ĉesu la teatro Kokritaj estos vi Tireli Samkiel via patro"