Kishore Kumar Hits

Ĵak Le Puil - Hejmo текст песни

Исполнитель: Ĵak Le Puil

альбом: Sen Elizi' (Esperanto)


Junaj geedzoj ĝin aĉetis
Ŝi kudris; najlis li. Kaj ligno
Kun ŝtofo ordigite netis
Kaj meblo ŝajnis amosigno
Ili vivadis pene, ŝpare
Sed ĝoje, kreis sian neston
Revadis pri la hejmo pare
Kaj prifieris tolokeston
Tapetis murojn, plantis florojn
Preparis robojn por la tria
Kiu alportis ja laborojn
Sed igis hejmon ĝojradia
Pli da infanoj; pli da penoj
Da maltrankvilo, kaj sufero
Pli da laboroj, pli da benoj
Da estonteco kaj espero
Mebloj akiris siajn mitojn
Infanoj kreskis; ili kreis
Proprajn memorojn, etajn ritojn
Mezaĝa paro jubileis
Mebloj akiris siajn mitojn
Infanoj kreskis; ili kreis
Proprajn memorojn, etajn ritojn
Mezaĝa paro jubileis
Bombo detruis dum sekundo
Rikoltajn dudekkvin septembrojn
Kaj lasis sur malpura grundo
Nur meblopecojn, sangajn membrojn

Поcмотреть все песни артиста

Другие альбомы исполнителя

Похожие исполнители

Kajto

Исполнитель