Pro tio ke vi neniam antauxe vidis urson promenante surstrate, Tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas. Pro tio ke vi neniam antauxe auxdis la sonon de atombombo, Tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas. Sed preferindus ke ursoj ne promenu surstrate Kaj ke atombomboj malaperu de la surfaco de la Tero. Pro tio ke vi neniam antauxe partoprenis K.E.F.-ojn, Tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas. Pro tio ke vi neniam antauxe diris la vortojn "mi amas vin", Tio tute ne signifas ke amo ne ekzistas. Sed preferindus ke vi partoprenu K.E.F.-ojn Kaj ke vi amu gxis malamo malaperos de la surfaco de la Tero.