Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj ♪ Mi loĝas sate en komforta dom' Kaj pro tio mi dankas Tamen mi estas malfeliĉa hom' ĉar io grava daŭre al mi mankas Kaj tio nur troveblas en la liberec' Necesaĵo por agrabla vivo Ĝi donas ĝojon de konstanta spec' Lokon al kontento kaj kreivo Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj ♪ Kelkaj eble diras: "Tiom longa voj'! Ni ne plu alvenos!" Sed temp' restas por libera ĝoj' Nenio nin retenos Se mankas al vi forto, mi subtenas vin Tiel ni faros kaj batalos Libereco je la fino atendas nin Komune ni staros aŭ ni falos Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj ♪ Gravas libereco, tute sen dub'! Estas simpla vero! Liberec' nomiĝas nia urba klub' Kun koncertoj kaj kun biero Libereco brilas en granda hel' Tie neniu el ni frostas Libereco estas nia cel' Kie ni ĉiuj kune tostas Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj