Kishore Kumar Hits

Jomo - La simiulo текст песни

Исполнитель: Jomo

альбом: JoMo Friponas ! (Esperanto)


Simiulo ne laboras plu
Familion perdis
Fuĝis de vilaĝ'
Li loĝas en urb'
Ne plu en arbar'
Foriris amikoj kaj ankaŭ la saĝ'
Li timigas la maljunulojn
En la malhelo de la stratetoj
Li ne timas la ĝendarmojn
Ilin atendas en kvieto
La vesperon tristas li
Kaj fluas larmoj al okul'
Li ofte ploras en mallum'
Ĉar li ne estas feliĉul'
Kaj oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
La simiulo amas nun
Iun filinon de ĝentleman'
Ĉu kuraĝa estos li
Ĝis la peto de la man'?
Senpetaligas li lekanton
La lekanteton kaj la bananon
Li sentas, ke li freneziĝos
Se restas sola en kabano
La vesperon tristas li
Kaj fluas larmoj el okul'
Li ofte ploras en mallum'
Ĉar li ne estas feliĉul'
Kaj oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho
Jes, oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo
Oni aŭdas, ho ho ho

Поcмотреть все песни артиста

Другие альбомы исполнителя

Jomo

2009 · альбом

Похожие исполнители

Kajto

Исполнитель

Kjara

Исполнитель