El la vagon' mi vidas neĝon forblovitan per la vent' Sur la kampar' dikiĝas mole la mantelo de arĝent' Jam unu horon post forvetur' de Varsovi' Blankas arbar', imagu vi Tremas betul', fermas okulojn la dometo por vesper' Iom da lum' briletas for inter la ligna barier' Alvenas nokt' kaj nun revenas al la pens' En mia rev', al mia mens' La vilaĝoj, la pejzaĝoj La kandela lumo La koloro, la odoro De la karba fumo Ĉirkaŭ ĥatoj, nur la stratoj Pacaj sen trafiko Bolko, Lolko, kaj la polko Vizit' de amik' Jen la somer', laŭ la vojetoj mi promenas en vilaĝ' Sunfloro altas, alvenos vintro sed jam pretas la furaĝ' De la ĝarden' jen min salutas kamparan' Mi respondgestas per la man' Malnova dom' verŝajne venas eĉ de la rajmonta verk' Sur la tegment' dancas la ombro de la branĉoj de la kverk' Forflugas gru' kaj nun revenas al la pens' En mia rev', al mia mens' La vilaĝoj, la pejzaĝoj La kandela lumo La koloro, la odoro De la karba fumo Ĉirkaŭ ĥatoj, nur la stratoj Pacaj sen trafiko Bolko, Lolko, kaj la polko Vizit' de amiko Lakttrinkejoj kaj minejoj La dimanĉaj kukoj La tirbestoj, vilaĝfestoj La brodataj tukoj La tendaroj, la gitaroj Ŝtata propagando La sabato en Fiato De tiama Pollando Voj voj-voj voj Voj voj-voj voj Voj voj-vaj vaj vaj vaj Voj vaj-vaj vaj Vaj vaj-vaj vaj Voj voj-vaj vaj vaj vaj Voj voj-voj voj Voj voj-voj voj Voj voj-voj voj voj voj Voj voj-vaj vaj Vaj voj-vaj vaj Vaj vaj-vaj vaj vaj